PIV 2026 · Artikolo 3987

epizodo

Litero E

epizodo
1 BELE en rakonto aŭ poemo akcesora agado ne strikte ligita kun la ĉefa temo: la lastaj ses libroj de la Eneado estas plenaj de epizodoj
2 aparta kurioza fakto en historia aŭ grava okazintaĵo: epizodoj de kongreso kortuŝa epizodo de la Revolucio ➞ incidento.
3 parto de serio 3 de elsendaĵoj en televido aŭ radio 2: epizodo de la televidserio The West Wing Ko filmoteamo filmanta epizodon de tiu televida serio JEd
epizoda malĉefa aŭ akcesora: epizoda rolo epizoda tasko epizoda okazaĵo