← Reen al J

PIV 2020 · 6966

★jun/a

jun/a. Vivanta nur de relative ne longa tempo: la juna knabino Z, fraŭlino Z, edzino Z, vidvino Z; mi gratulis la junajn geedzojn Z; la pli juna filino Z; el ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna Z; mi estas je unu jaro pli juna ol vi Z; Plinio la juna; laboristinoj pli junaj eble ne per siaj jaroj de vivo, sed per siaj jaroj de suferado Z; juna katido Z, hundo, museto Z; junaj pizoj Z, folioj Z; (f) juna vino ( mosto); nia juna lingvo Z; la tiea E-a movado estas ankoraŭ tre juna; (analoge) la entuziasmo de juna brusto Z; junaj eraroj Z. nova, frua, verda.
june. En juna maniero: konduti, ridi, frenezumi june.
juneco
Tempo de la homa vivo, inter la dentŝanĝiĝo k la pubhareco.
Tempo de la vivo inter la infaneco k la matureco: via juneco renoviĝas kiel ĉe aglo X; en la tagoj de via juneco X; kiam la dioj ankoraŭ vagadis sur la tero en eterna juneco; la penso de la homa koro estas malbona jam de lia juneco X; sango bolas, juneco petolas Z; se juneco estus sperta! Z; fleksu arbon dum ĝia juneco Z; tio estis ankoraŭ la juneco de la mondo. Sin. junaĝo.
juneca. Rilata al juneco: junecaj frivolaĵoj, junece gaja menso.
junigi. Fari iun, ion juna: la amo junigas B.
junulo. Viro juna: ĉiu estis junulo, ĉiu estis pekulo Z; la junulo aliĝis al nia militistaro Z; junuloj kun viglaj vizaĝoj, en uniformoj de universitataj studentoj Z; junulaj jaroj Z. adoleskanto, fraŭlo.
junularo. Tuto de la junaj homoj en unu loko aŭ tempo: li estas idolo de la junularo; la studenta junularo; la vira junularo Z.
junulino. Virino juna: la junulino, kiu plaĉos al la okuloj de la reĝo, fariĝos reĝino X; la junulino estis belstatura k belvizaĝa Z; kiel eŭnuko deziranta senvirgigi junulinon, tiel estas homo volanta fari juston per perforto; miaj junuloj k junulinoj falis de glavo X. fraŭlino.
junaĝo. Juneco.
gejunuloj. Junuloj k junulinoj.
maljuna. Vivanta jam de relative longa tempo: maljuna patro, servisto, amiko, stultulo; maljuna Moor Z; lernu juna, vi scios maljuna Z; resti maljuna knabino Z (ne edziniĝi); tiu ĉi patrino amis sian pli maljunan filinon Z; maljuna ĉevalo, bovo, saliko Z; (f) maljuna vino; aspekti kiel maljuna pomo Z; (analoge) maljunaj jaroj, sed ne saĝaj faroj Z; aĝo maljuna ne estas oportuna Z; maljuna koro Z. malfrua, glacia.
maljuneco
Tempo de la homa vivo, de la perdo de kapablo reproduktiĝi ĝis la morto.
Tempo de la vivo post la matura aĝo: ankaŭ ĝis via maljuneco mi vin portos X; ili floras ankoraŭ en la maljuneco X; Elizabet gravediĝis je filo en sia maljuneco N; ne ekzistas maljuneco sen malicoj Z; en juneco logas, en maljuneco tedas Z.
maljuneta. Ankoraŭ ne tute maljuna.
maljunigi. Fari iun maljuna: la ĉagrenoj maljunigas B.
maljuniĝi. Iĝi maljuna: se vi pri ĉio informiĝos vi baldaŭ maljuniĝos Z; ne malŝatu vian patrinon, kiam ŝi maljuniĝos X; ĉu efektive mi naskos, kiam mi maljuniĝis? X; nacioj maljuniĝas, kiel homoj.
maljunulo. Maljuna viro: neniam estos maljunulo en via domo X; li ne atentis la konsilon de la maljunuloj X; nepoj estas krono por maljunuloj X; plej saĝa maljunulo ne estas tro saĝa Z; Abraham k Sara estis (ge)maljunuloj de profunda aĝo X; maljunulaj faltoj Z. plejaĝulo.
maljunulejo. Domo destinita, por liveri kvietan restadon al maljunaj homoj. kadukulejo.
maljunulino. Maljuna virino: la maljunulino balancis la kapon k diris: Hm! Hm! Z; la senkoloriĝintaj pupiloj de la maljunulino ne malsekiĝis per larmo Z.
rejunigi. Fari denove juna: tiu nova hartinkturo ŝin rejunigas.
rejuniĝi. Iĝi denove juna: post la kuracado, ŝi mirinde rejuniĝis.
maljunaĝo. Maljuneco.