← Reen al K

PIV · 8320

★konsist/i

konsist/i (ntr)
(el io) Esti kunmetita el pli-malpli multaj partoj, eroj ks: unu minuto konsistas el sesdek sekundoj Z; mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono k inksorbilo Z; la bieno konsistis el kelke da centoj da hektaroj da semotaŭga tero Z; la recepto, konsistanta el la sola vorto «amu», helpas ne kontraŭ ĉiuj malsanoj Z; la laborejo konsistis el sufiĉe granda ĉambro Z.
(en io) Havi kiel ĉefan, esencan parton: ni rigardu pli atente, en kio konsistas tiu ĉi leĝo Z; muziko ne konsistas en sola frapado de klavoj Z; la afero konsistas ne en rapideco, sed en certeco Z; vidu, en kio konsistas lia granda forto Z; la tuta mistera kontrakto konsistas sole k ekskluzive nur en tio, ke […] mi promesis […] Z; nia ĉefa zorgado devas konsisti en tio, ke ni havu sub niaj piedoj firman grundon Z.
konsisto. Maniero, laŭ kiu ia tuto estas kunmetita: kia ajn estus la konsisto de la kongreso Z; regno de miksita konsisto X; krimeco k malsaĝo eniras la konsiston de tiu plejeble bona mondo; la korpa, spirita konsisto de homo; la konsistaj partoj de vorto Z.
konsistaĵo. Konsista parto de io.
konsistigi
Estigi, kunigante kun aliaj samspecaj eroj, malsimplan tutaĵon: la substancoj, kiuj konsistigas la homan korpon; ĉiuj libroj, kiuj konsistigas tiun bibliotekon, estos vendataj.
Doni al tutaĵo, partoprenante en ĝi, specialan karakteron aŭ novan ecaron, pro sia propra graveco: nur la intenco konsistigas la krimon.
diverskonsista, mikskonsista. Konsistanta el diversaj, malsimilaj inter si eroj: la diverskonsista socio […] de la aĉetantoj Z; nia regno estas tiel mikskonsista, ke […] Z.