PIV 2026 · Artikolo 718
anakoluto
anakoluto LING ŝanĝo de konstruo en frazo, kiu, komencite en unu maniero, finiĝas en alia: ekz. glora la celo, sankta l’ afero, La venko — baldaŭ ĝi venos Z; aŭ la proponoj sekve havas la karakteron ne de postuloj — ili estas nur bonintencaj konsiloj Z.