PIV · 14009
semekarp/o
semekarp/o 🍁 G. (Semecarpus el anakardiacoj) de daŭrafoliaj arboj parencaj al anakardio, i.a. pro simila ŝajnfrukto, sed kies semo, medicine uzata, ne estas manĝebla; ĉ. 60 sp-oj hejmaj de Hindio k Malajzio ĝis Aŭstralio k Nov-Kaledonio, i.a. S. anacardium, kies nigra fruktosuko estas uzata de la indiĝenoj por tinkturi kotonajn vestojn.