← Reen al F

PIV · 4399

fenik/o

fenik/o 🍁 G. (Phoenix el arekacoj) de dioikaj palmoj de 0,3 ĝis 20 m altaj, kun plume kunmetaj folioj, kies malsupraj folieroj estas dornoj, kun grandaj infloreskoj (spadikoj) junstadie ŝirmitaj de nur unu komuna spato k kun pli-malpli karnaj beroj, unuope enhavantaj lignecan semon (kernon); 17 sp-oj el la varmaj partoj de Azio k Afriko k unu el Kreto, i.a.:
Kanaria feniko (P. canariensis), el Kanarioj, arbo pororname kultivata en la Mediteranea regiono;
daktila feniko (P. dactylifera), arbo kultivata en tropikklimataj regionoj por produktado de daktiloj. Sin. daktilujo, daktilopalmo.
fenikacoj (Phoenicaceae) = arekacoj.