← Reen al D

PIV 2020 · 2792

★daktil/o

daktil/o
🍁 La frukto de daktilujo; bero ruĝbruna, havanta tre sukeran karnon k longan, glatan, malmolan, unusulkan kernon (semon); uzata kiel grava nutraĵo en Afriko, ordinare kiel frandaĵo en aliaj landoj: freŝa, seka daktilo; kerno de daktilo.
Verspiedo, konsistanta el unu longa aŭ akcentita k du mallongaj aŭ senakcentaj silaboj: ekz. «tiu ĉi» (―◡◡).
daktila. Rilata al daktilo: daktila faruno, vino; daktila verso.
daktilujo, daktilarbo, daktilopalmo X 🍁 Sp. de palmo kun senbranĉa trunko, supre portanta aron da folioj, k kies fruktoj estas daktiloj; origina el N Afriko (kie la sovaĝa formo ŝajne malaperis), kultivata en la tropikklimataj regionoj. Sin. daktila feniko.