PIV 2026 · Artikolo 4398

fenico

Litero F

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. fenica
  2. Fenicuj/o
  3. Fenici/o
fenico HIST ano de la antikva ĉefgento de Fenicujo, parolanta ŝemidan lingvon. ➞ Tiro 2.
fenica rilata al fenicoj, ilia lingvo aŭ Fenicujo: el la fenica alfabeto fontas la postaj hebrea, greka, latina kaj araba alfabetoj
Fenicujo, Fenicio antikva mara imperio, kiu ekzistis ĉe la orienta parto de Mediteraneo, pli-malpli en la nunaj Libano kaj Sirio, ekde la tria jarmilo a.K.E.; ĝi estis konkerita de la Roma Regno en la jaro 64 a.K.E.: mi en unu bela mateno elmigrus en Fenicion aŭ en Babilonon Z