PIV · 1865
betel/o
betel/o
1 🍁 Sp. de pipero (Piper betle), grimpa liano (ĝis 20 m alta) kun glataj, ovalaj, larĝaj folioj; hejma en SE Azio, kvazaŭhejma en multaj tropikaj landoj.
2 👥 Betelaĵo.
betelaĵo. Maĉaĵo, konsistanta el folioj de betelo, surŝmiritaj per estingita kalko, k tre uzata en orientaj landoj (efiko refreŝiga, stomakfortiga k stimula), ofte kune kun kateĉunukso. ☞ maĉgumo.