PIV · 14196
silikv/o
silikv/o
1 🍁 Dukarpela, dukamera kapsulo, en kiu la placentoj lokiĝas sur meza septo, kiu restas post la falo de la du valvoj: la brasikacoj (kruciferoj) havas silikvojn; silikvo de sinapo B.
longa silikvo. Silikvo, kies longo superas trioblon de la larĝo.
kurta silikvo, mallonga silikvo. Silikvo ne pli longa ol larĝa aŭ kies longo ne superas du- aŭ tri-oblon de la larĝo.