PIV 2026 · Artikolo 9786
maksimumo
Derivaĵoj en la artikolo 4
maksimumo plej granda atingebla kvanto aŭ plej alta grado: postuli de siaj lernantoj la maksimumon de diligenteco ➞ ekstremumo, minimumo, supremo.
maksimuma
1 atinganta la plej altan gradon atingeblan: la maksimuma kosto la maksimuma prezo la maksimuma temperaturo maksimuma justeco estas maljusta
2 BOTA ĉe la specia epiteto de nomo de planto plej granda planto aŭ organo en la genro.
maksimume ne pli ol; ne pli multe ol: la koncerto daŭris maksimume 2 horojn B mi forestos maksimume tri tagojn
maksimumejo MATE punkto, kie funkcio alprenas sian maksimumon. ➞ ekstremejo.
ŝarĝomaksimumo MARN la totala nombro da tunoj da kargo, akvo, provianto, moveblaĵoj kaj vicpecoj, kiun ŝipo povas maksimume transporti.