PIV 2026 · Artikolo 10398
minimumo
Derivaĵoj en la artikolo 6
minimumo plej malgranda atingebla kvanto aŭ plej malalta grado: kunporti por la vojaĝo minimumon da pakaĵoj ➞ ekstremumo, infimo, maksimumo.
minimuma atinganta la plej malaltan gradon atingeblan: minimuma postulo vendi je minimuma prezo la leĝo pri minimuma peno
minimume
1 je la minimuma kvanto aŭ grado.
2 almenaŭ.
minimumejo MATE punkto, kie funkcio alprenas sian minimumon. ➞ ekstremejo.
minimumigi igi ion minimuma: tendenco ĉiam pli minimumigi la aktualan rolon de Esperanto ULi minimumigi siajn elspezojn PGu
minimumisma rilata al minimumismo: minimumisma lingvo minimumisma meblaro
minimumismo
1 BELA stilo de abstrakta pentroarto aŭ skulptarto uzanta simplajn geometriajn formojn.
2 MUZI stilo de muziko bazita sur simplaj elementoj senornamaj.
3 (vastasence) ĉia stilo uzanta kiel eble plej simplajn aŭ malmultajn elementojn.