← Reen al M

PIV · 10397

miniatur¹o

miniatur1o
Tre malgranda pentraĵo, plej ofte portreto, farita per akvarelaj farboj sur eburo, metalo, pergameno kc: lia portreto en miniaturo Z.
Malgranda arta objekto delikate prilaborita.
miniatura
Rilata al miniaturo: la miniatura arto.
Tre malgranda, eta: miniatura lampo, radioricevilo. liliputa, nana, mini/.
miniaturi (tr) Pentri miniature. ilumini 2.
miniaturigi Doni al elemento de aparato kiel eble plej malgrandajn dimensiojn.
miniaturisto. Artisto, kiu miniaturas.