PIV · 12613
★portret/o
★portret/o
1 Desegnaĵo aŭ pentraĵo, prezentanta personon: li turnis la portreton de la praavo al la muro Z; sur la muro pendis portreto de bela juna virino Z; paŝtela portreto, fari la portreteton de iu; (f) li estas la portreto de sia patro Z.
2 ♧ Fizika k morala priskribo de persono: tiu romano estas plena de portretoj de samtempuloj sub kaŝnomoj.
portreti (tr) Fari la portreton de: tiel estis vestita la avo k tiel li estis portretita Z; li ne havis la rimedojn por portretigi sin Z.
portretisto. Pentristo, kiu faras precipe portretojn.
memportreto. Portreto de artisto, farita de li mem.