← Reen al I

PIV · 6426

★ilumin/i

ilumin/i (tr)
Ornami per lumiloj ordinare simetrie dismetitaj, okaze de festo, de soleno ktp: ilumini avenuon, parkon; vespere la tuta urbo estis iluminita Z.
Ornami per oraj, arĝentaj k brilkoloraj farboj: iluminita manuskripto.
Θ Doni eksterordinaran spiritan aŭ intelektan lumon, klarvidecon, intuicion ks: tiu naturleĝo […] Solonon iluminis; la iluminitoj (nomo de diversaj sektoj de viziuloj).
iluminado. Ago de iluminanto: iluminado de stratoj, de la inicialoj de preĝvolumo; donu al ni la iluminadon!.
iluminaĵo. Tio, per kio oni iluminas: aranĝi iluminaĵojn en la aleoj. artfajraĵo, lampiono, lanterno.
iluminiĝi
Iĝi iluminita 1.
Atingi la klaran komprenon pri la origino de la sufero k pri la vojo al budheco.
iluminismo. Mistika doktrino, laŭ kiu la adeptoj ricevas de Dio specialan iluminadon.
iluministo. Tiu, kiu profesie iluminas 1 k 2.