PIV · 9924
marĝen¹o
marĝen1o
1 La blanka parto de paĝo ĉirkaŭ la parto skribita aŭ presita: skribi notojn en la marĝeno de teksto; mistranĉi la marĝenojn ĉe la bindado; zorgu konservi la marĝenojn, se vi enkadrigos tiun gravuron.
2 ⊕ (analoge) Zono ĉirkaŭ reliefaĵo k pli speciale kontinento: kontinenta marĝeno (submara zono, transiĝa inter kontinento k la oceana fundo); neaktiva marĝeno (supre suben konsistanta el la kontinenta breto, la kontinenta deklivo, k la kontinenta glaciso); aktiva marĝeno (samkonsista kiel la neaktiva, sed kun fosego anst. glaciso k karakterizata de tertremoj k erupcioj). ➞ subŝoviĝo.
3 (f) Kondiĉaro ĉe la limo, ĉirkaŭ kiu iu afero ĉesas esti ebla, vivipova: entrepreno troviĝanta ĉe la marĝeno de profitodono; valoro kalkulita kun erarmarĝeno de 1/100.
4 (f) Kroma kvanto (da mono, da tempo ks) trans la necesa: gardi ian marĝenon de sekureco; marĝeno de garantio (diferenco inter la valoro de la garantiaĵo k la pruntita sumo).
marĝena
1 Troviĝanta sur la marĝeno(j): marĝenaj notoj; (f) marĝena konscio (kiu najbaras la klaran).
2 Troviĝanta ĉe la limo de ekzistebleco: marĝena negoco, entrepreno (kiuj ne plu kapablus funkcii, se la vendvaloro de la koncerna produkto malpliiĝus sur la merkato).
3 £ Aldoniĝanta fare de aldona unuo de varo aŭ servo (pp utilo k pri kostoj), fare de faktoro de produktado (pp produktiveco).
marĝenulo. Persono, kiu vivas laŭ propra maniero, ignorante la leĝojn k la sociajn regulojn aŭ morojn.