← Reen al T

PIV · 15935

★trem/i

trem/i (ntr)
(io) Esti movata tien k reen de sinsekvaj malfortaj skuetoj: la folioj tremis en la venteto; pluvaj gutoj tremis sur la folioj k fajretante defaladis Z; tremanta poplo; la arboj ĵetadis tremantajn ombrojn sur la herbon Z; la ponto tremas, kiam oni veturas sur ĝi B; (f) sub tri objektoj tremas la tero k kvar ĝi ne povas porti X. vibri.
(iu) Sperti aŭ montri rapidajn malfortajn konvulsiajn movojn: ŝi tremis per ĉiuj membroj Z; li tremas kiel aŭtuna folio Z; liaj lipoj tremis B; per tremanta mano li ĝin levis, per tremanta lango li ekkriis Z; li kovris la vizaĝon, tremantan pro la agonio B; la kompatinda infano tremas de emocio Z; tremi de malvarmo, de senpacienco; pli bone estas ŝviti ol tremi Z; liaj manoj tremas de trofumado; ĉu mi povas ridi, kiam la haŭto froste tremas? Z; (analoge) voĉo, kiu tremis ankoraŭ de teruro Z; en la voĉo tremis profunda humiliĝo Z; ĉi tiu sento tremis en lia brusto Z.
Esti en stato de timo, maltrankvilo: ĉu vi intencas moki la religion, aŭ vi komencas tremi antaŭ ĝi? Z; ne miru, ke ŝi tremas de vi K; mi tremas ĉe la penso, ke oni arestis lin; ŝi tremis pri sia sekureco; nenia motivo tremi antaŭ la juĝisto!.
tremo. Mallonga serio da etaj muskolaj konvulsiaj movoj: ŝin atakis tremo Z; tiam stranga tremo trakuris ŝian korpon Z; ofte tremo antaŭiras febron; timtremo, frostotremo, febrotremo; (f) tertremo.
trema. Tia, ke ĝi tremas: per trema voĉo li flustris […]; treme mola voĉo Z.
tremado
Serio da tremoj: malpacienco, metanta la korpon en nervan tremadon Z; la malsano evidentiĝas per konstanta tremado de la manoj.
📷 Fenomeno, kaŭzita de la nesufiĉa rapideco (malpli ol po 48 en sekundo) de sinsekvo de la bildoj.
tremego. Fortega tremo: tremego de domo, skuata de la trafiko.
tremeti. Tre rapide k malintense tremi: tremetis la flamo de la kandelo; tremetis la junkoj apud la kvieta lageto; li sentis sub siaj fingroj la tremetantan koron de la birdo; (f) kun tremetanta rideto ŝi konfesis, ke […].
tremigi. Fari, ke iu, io tremu: Morti! kial la vorto min tiel tremigas? Z; tremigantaj impresoj B; spektaklo, kiu tremigus la plej bravajn.
ektremi. Subite komenci tremi: li ektremis kiel de malbona vizio Z; ŝi konvulsie ektremas Z; ektremis k ekskuiĝis la tero X; atakis teruro, ektremis la kruro Z; (f) sur lia supra lipo ektremetis kvazaŭ moko Z.
tertremo Z. Tremego de la terkrusto, ordinare okaziganta domfalojn ktp. Sin. seismo.