PIV · 15934
trejn⁸i
trejn8i (tr)
1 Submeti al instruado k ekzercado, por konduki ĝis la dezirata stato de kapableco: oni trejnis lin al la politika kariero; trejni kandidaton al diplomo; trejnita flegistino; (f) trejnita orelo facile distingas inter tiuj du sonoj.
2 Prepari por sporto, batalado ks per ekzercado k hardado: trejni ĉevalon por vetkurado, soldaton por skermado; trejni sin en la stadiono.
trejnado. Serio de la agoj de iu, kiu trejnas: submeti boksiston al intensa trejnado.
trejniĝi. Plenumi agojn, sola aŭ sub la gvidado de trejnisto, por atingi la deziratan staton de kapableco.
trejniĝo. Serio de la agoj de iu, kiu trejniĝas: li estis venkita pro nesufiĉa trejniĝo.
trejnisto. Tiu, kiu trejnas alian homon.