PIV 2026 · Artikolo 13272

refuti

Litero R

refuti tr venke rebati ion aŭ iun per trafaj argumentoj: la oratoro refutas la argumentojn de la kontraŭulo ILa Amerika Filozofa Societo refutis Volapükon Z mi certe ne povas refuti tion, kion vi diras pri vi mem Z tio, kion mi nun rakontos, refutas ĉi tiun supozon B por refuti tiun punkton, sufiĉas diri, ke ELa kiel refuti kutimajn miskredojn pri Esperanto SMG li cedis al la vero, kiun li ne povus refuti FDi la leĝo estis kvazaŭ kreita de la registaro por refuti opoziciajn grupojn Ko ili post unu refutita malĝustaĵo baldaŭ elŝovus dek aliajn Z vi refutos al mi per ĉiaj bataliloj, kiujn vi posedas, sed mi ilin forblovos Z ➞ kontesti, repuŝi.
refuto ago kaj vortoj de iu, kiu refutas.
nerefutebla tia, ke ne eblas refuti ĝin: la nerefuteblaj leĝoj de la logiko Z montri per faktoj nerefuteblaj Z