PIV · 12373
★plaŭd/i
★plaŭd/i (ntr)
1 (pp akvo) Eligi specialan bruon, batigante kontraŭ plataj supraĵoj, aŭ batate per io plata: la ondoj plaŭdis sub la remiloj; plaŭdis la akvo fluanta en la riveroj B; fontano, kie blankaj akvoj plaŭdas; la maro plaŭdas kontraŭ la rokoj, kontraŭ la ŝipo.
2 Eligi bruon, batante akvon per io plata: anseroj plaŭdas en akvo per la flugiloj; li plaŭdos en sia vomaĵo X; la remiloj plaŭdas sur la akvo; la infanoj tiel volonte iradis en la akvon k plaŭdadis per la piedetoj Z; la veturiloj plaŭdaĉas tra la vojkavoj.
3 Eligi bruon similan al tiu de plaŭdanta akvo: ĉe la fenestroj plaŭdas la flagoj; plaŭdu per viaj manoj, frapu per viaj piedoj X. ☞ aplaŭdi, klaki, ŝmaci.
plaŭda. Plaŭdanta: la plaŭdaj ondetoj de la lago; subite io plaŭde falis en la akvon.
plaŭdo, plaŭdado
1 Sono de akvo batanta aŭ batata: la sopira plaŭdo de la senfina pluvo B; la plaŭdado de la akvo sur la flankojn de la ŝipo sonis en liaj oreloj kiel funebra sonorado Z.
2 Sono simila al tiu de plaŭdanta akvo: subite interrompis la silenton plaŭdado de ĉevalaj piedoj en koto.
3 ☇ Kontraŭnorma radiado de larĝzona eksterkanala radiobruo pro misagordo de la sendilo.
plaŭdeto ⚕ Malforta plaŭdo, kiun oni aŭdas, se stomako aŭ intesto entenas likvon k gason, kiam oni skuetas la abdomenan parieton.
plaŭdigi. Fari, ke akvo aŭ plata objekto plaŭdu: la batiloj de la lavistinoj plaŭdigis la ŝaŭmon.