← Reen al A

PIV · 988

★aplaŭd/i

aplaŭd/i (tr)
Montri aprobon aŭ entuziasmon per klakfrapoj de la manoj: aplaŭdi aktorinon; aplaŭdi belan scenon; jen la publiko aplaŭdis tro multe, jen […] Z; (aktoroj), kiuj ĉiam forte krias k por tio estas tondre aplaŭdataj Z. plaŭdi 3.
(f) Forte aprobi: alian ne mallaŭdu, vin mem ne aplaŭdu Z; mi aplaŭdas vian iniciaton.
aplaŭdo, aplaŭdado. Ago de iu, kiu aplaŭdas: la deklaminto ricevis grandan aplaŭdon Z; mallaŭdo de tia persono devas esti por vi pli grava, ol la aplaŭdado de tuta teatro Z; (ironie) fari al iu aplaŭdon sur la vangon Z.
aplaŭdistaro. Bando de salajrataj aplaŭdantoj.