PIV · 989
aplik³i
aplik3i (tr)
1 (pp teoriaj scioj) Uzi en la praktiko: apliki metodon, regulon, leĝon; ili neniam havis la eblon praktike apliki tion, kion ili lernis Z; apliki sian talenton al la solvo de sociaj problemoj; neniaj eĉ plej bonaj teoriaj principoj havas ian forton, se ili ne estas konstante aplikataj praktike Z; kion utilas konsilo ne aplikata? K; belarto, aplikita al la industrio B; teoriaj k aplikataj sciencoj.
2 Uzi ion laŭ ĝia destino: li estis viro, kiu povosciis apliki glavon, por trahaki pli klaran vojon Z; apliki kuracilon en malsano; apliki severajn rimedojn al la ekonomia kriza situacio; ☐ apliki forton al unu punkto.
3 Transdirekti al iu tion, kio estis dirita pri alia: apliki al iu la faman ekkrion de la poeto Z; mi ne povas sen maljusteco apliki al ili aliajn vortojn Z; ĉu la vortoj de Ramzes povas esti aplikitaj al la filino? B; la rimarko aplikiĝas bone en ĉi tiu okazo.
apliko. Uzo por speciala celo, en speciala okazo: scienc’ malnova estas, mankas nur apliko G; fari al iu aplikon de nova kuracmetodo.