← Reen al I

PIV · 6619

★instituci/o

instituci/o
Σ Unu el la formoj aŭ strukturoj sociaj aŭ politikaj, establitaj de la leĝoj aŭ kutimoj: la familia institucio, la ŝtataj institucioj ( konstitucio).
Daŭra publika aŭ privata organizo, fondaĵo: trarigardi nun kelkajn instituciojn en nia urbo, nome la filantropiajn k aliajn Z; E. povas servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj Z; la Lingvaj Institucioj de E.; la Londona Komerca Ĉambro estas tutmonde konata institucio; ŝtata institucio por junaj blinduloj. instituto.