← Reen al I

PIV · 6618

instinkt¹o

instinkt1o. Heredata konduto de animala specio, adaptita al ordinare nekonsciata celo: la mirinda instinkto de la abelo, kastoro, formiko; la migra instinkto de birdoj; instinkto de memkonservado Z (instinkto, per kiu besto aŭ homo faras la agojn necesajn al konservado de sia vivo). impulso, intuicio, reflekso, behaviorismo.
instinkta. Venanta de instinkto, rilata al instinkto: fari instinktan movon (ne regatan de la volo); la instinkta sciado.
instinkte
Per instinkto.
(f) Pro interna impulso sendependa de la konscio: ŝi sentis instinkte, ke tio estos la plej bona rifuĝejo.