PIV 2020 · 14824
stirak/o
stirak/o 🍁 G. (Styrax el stirakacoj) de arboj k trunkarbustoj kun blankaj, kuniĝ-petalaj k ‑sepalaj floroj, malofte unuopaj, plejofte en apeksaj grapoloj, k kun ov- aŭ glob-formaj drupoj; ĉ. 120 sp-oj, plejparte el Azio k Ameriko (1 el SE Eŭropo), kelkaj uzataj en farmacio k parfumindustrio:
benzoa stirako (S. benzoin el Sumatro) k
Tonkina stirako (S. tonkinense el Laoso), kiuj post incizo en la trunkoŝelon liveras benzoon;
oficina stirako (S. officinalis), el SE Eŭropo, SU Azio k Kalifornio, kun bonodora, flaveta rezino (☞ storako 1). ☞ likvidambaro.