PIV 2026 · Artikolo 2069
bombardi
bombardi tr
1 ARME daŭre ataki celon per obusoj: ili bombardos la urbon, se oni tuŝos al la studentoj eĉ unu haron Z
2 AVIA bombadi.
3 FIZI direkti konstantan densan eliĝadon de rapidaj atomoj al io.
4 (figurasence) ripete senpaciencige direkti postulojn al iu: bombardi iun per leteroj de multaj flankoj oni jam longe bombardas min, ke mi prezentu ian projekton de organizacio Z sub la konstanta bombardado de tiuj personoj postulantaj ŝanĝojn mi fine cedis Z