← Reen al L

PIV · 9136

★larm/o

larm/o
Guto de saleca likvo, kiu elfluas el la okuloj pro fizikaj aŭ sentaj kaŭzoj: larmoj de mortpelata cervo; larmoj staris en liaj okuloj Z; verŝi Z, elverŝi Z larmojn varmegajn Z, grandajn Z, pezajn Z, maldolĉajn Z; priverŝi ies piedojn per larmoj Z; plori per sangaj larmoj Z; viŝi al si larmojn el la okuloj Z; tio venigas al mi larmojn en la okulojn; kiuj semas kun larmoj, tiuj rikoltos kun kanto X; larmoj de ĝojo; ridegi ĝis larmoj; larmodukto.  krokodilo.
Tre malgranda kvanto da likvo: nur unu larmon da brando!; larmoj de roso.
Io en formo de falanta larmo: larmo el vitro, el rezino; funebra nigra drapo kun arĝentaj larmoj.
larma. Rilata al larmoj: larma glando; vi manĝigis al ili panon larman X.
larmi (ntr)
Aperigi larmojn: larmi, senŝeligante cepojn; larmi pro fumo.
Verŝi larmojn: mia okulo larmas al Dio X; ŝi rigardis lin per okuloj, kiuj ŝajnis larmantaj Z.
larmiga. Estiganta larmojn: larmiga gaso, obuso.
larmoglando. Para glando, lokiĝinta en la supra orbito k en la supra palpebro, k sekrecianta la larmolikvon.
larmosto. Lakrimalo.
larmosako. Cilindra sako, lokiĝinta en la baza k interna parto de la orbito, k kiu kolektas la larmolikvon. Sin. dakriocisto.