PIV · 4894
★funel/o
★funel/o
1 Tubo kun konuse plilarĝigita fino, uzata por gvidi ŝutadon au verŝadon tra malgranda aperturo: ŝtopnutra funelo; apartiga funelo (kies supra parto estas fermebla ujo k malsupre portas kranon); pleniga funelo (kun mallonga tubo); funelbuŝo; (f) enpremi iun en funelon Z.
2 Iom samforma ilo por gvidi la sonojn, en mikrofono, en fonografo.
3 Konusforma truo estigita en la tero: eksploda funelo (pro eksplodo de obuso aŭ mino); ⊕ karsta funelo.
funeli (tr) Verŝi tra funelo.
funelforma. Havanta proks. la formon de funelo.