← Reen al N

PIV 2020 · 10915

neolog/o

neolog/o. Lingvisto aŭ verkisto, kiu provas enkonduki en lingvon ĝis tiam ne uzatajn vortojn, kiujn li depruntas el alia lingvo aŭ mem forĝas: la neologoj esence kontribuis al la perfektigo de la hungara literatura lingvo.
neologism2o
Vorto, enkondukita en iun lingvon, kie ĝi ĝis tiam ne estis uzata.
Laŭ la teorio de Z., nova formo de vorto fundamenta, uzebla paralele kun ĝi, sed neniam ĝin malaperigonta: la vojo de neologismoj, kiuj ne rompus la unuecon inter la akirita k akirota Z.
neologismemo. Inklino uzadi neologismojn.
neologismemulo. Homo, kiu emas uzadi neologismojn.