PIV 2020 · 11092
★novic/o
★novic/o
1 Viro, kiu, surmetinte religian kostumon, restas en monaĥejo por pasigi provotempon, antaŭ ol definitive monaĥiĝi.
2 (f) Homo ankoraŭ nesperta en la profesio, okupo, afero: li estas novico ĉe la virinoj; novice maltrafi Z.
novicejo. Domo k administracio de la novicoj.
novicino. Virino en proviĝo de monaĥineco.