← Reen al B

PIV 2020 · 2314

bulten⁵o

bulten5o. Perioda, ne ĉiam regule aperanta informilo de ŝtato, de societo, de fakuloj k.a.: bulteno de la militaj operacoj; bulteno pri la sanstato de la reĝo; oficiala bulteno de la Akademio.
meteologia bulteno Publikigo, kiu informas pri la vetero de difinita tago (plejofte kombinita kun vetermapo), aŭ pri la deduktita evoluo en pli longa tempo.
bultenejo 💻 Komputila sistemo, al kiu uzantoj konektiĝas por legi informojn k lasi mesaĝojn. afiŝejo.