← Reen al A

PIV 2020 · 187

afiŝ¹o

afiŝ1o
Sciigo al la publiko, presita sur papero k ordinare gluita sur muro, kolono ks: teatra, reklama, balota afiŝo; afiŝtabulo. avizo.  afiŝhomo.
💻 Publika mesaĝo en komputila reto. retnovaĵoj.
afiŝi (tr) Sciigi per afiŝo: tiu magazeno afiŝas grandrabatan vendon; malpermesate afiŝi!.
afiŝejo 💻 Sekcio aŭ forumo por afiŝoj 2. bultenejo.
afiŝisto. Tiu, kiu surgluas afiŝojn.