← Reen al L

PIV · 9059

laktari/o

laktari/o 🍁 G. (Lactarius el rusulacoj) de ombrelfungoj kun lamenohava bazidiujo sen ringo k sen stipingo, enhavanta blankan, flavan, oranĝan aŭ ruĝan laktosukon; ĉ. 120 sp-oj el la mezvarmaj regionoj, pluraj nemanĝeblaj aŭ iom venenaj, aliaj manĝindaj, i.a. la
karotsuka laktario (L. deliciosus) k la
sangosuka laktario (L. sanguifluus). Sin. laktofungo.