← Reen al C

PIV · 2551

cinerari/o

cinerari/o 🍁
Hibrido (Pericallis × hybrida el asteracoj), plurjara herbo kun longpetiolaj, larĝe korformaj, pli-malpli lobaj folioj k kun multaj kapituloj el langetfloroj purpure rozaj ĉe la ĉirkaŭo, pli malhelkoloraj aŭ flavaj ĉe la centro; multaj kf-oj subvitre kultivataj kiel unujaraj potplantoj. senecio.
G. (Cineraria el asteracoj), tre parenca al senecio, de ĉ. 30 sp-oj el SU Arabio, tropika k S Afriko k Madagaskaro.