PIV · 14280
sintaks¹o
sintaks1o Λ Parto de la gramatiko, kiu priskribas la regulojn de kombiniĝo de la diversaj lingvaj unuoj.
sintaksa. Rilata al la sintakso: sintaksa regulo, eraro.
frazsintakso. Parto de la sintakso, koncernanta la grupiĝon de propozicioj en frazon. ➞ propozicio kunordigita, subordigita, kompletiva, adjekta, rilativa; rekta, nerekta parolo.
propoziciosintakso. Parto de la sintakso, koncernanta la rilatojn de la diversaj partoj de propozicio.
vortsintakso. Parto de la sintakso, koncernanta la grupiĝon de vortoj por la esprimado de sintaksa funkcio. ➞ epiteto, apozicio, apudmeto, nomesprimo, suplemento.