PIV 2026 · Artikolo 3807
emfazo
emfazo
1 pli forta prononcado de la parolo; insista pligrandigo, afekta aŭ ne, en la tono kaj esprimmaniero: li deklaris kun emfazo, ke li estas delegito troa emfazo efikas ridige ➞ patoso, ŝvelparolo.
1 emfazo ne enhavas tian saman malfavoran nuancon kiel bombasto.
2 BELE retorika uzo de tre forta vorto (ekz. freneze ami).
emfaza dirita kun emfazo: emfazaj dankoj SPo ŝi emfaze ripetis la vortojn SEn