PIV · 3808
emfizem/o
emfizem/o ⚕
1 Kn de diverskaŭzaj kronikaj pulm-malsanoj kun pufiĝo de la pulmoj, tro stagna aero en la spirvojoj, ofte kun patologia plilarĝiĝo k detruiĝo de la alveoloj.
2 Difuza enfiltriĝo de gaso en konektivon, kiu ŝvelas: subhaŭta, mediastina, posttraŭmata emfizemo.
emfizemulo. Malsanulo, suferanta pro emfizemo.