PIV 2026 · Artikolo 13327

reliefo

Litero R

Derivaĵoj en la artikolo 6
  1. reliefa
  2. reliefig/i
  3. alt/a reliefo
  4. mal/alt/a reliefo
  5. plen/a reliefo
  6. senreliefa
reliefo
1 elstareco de sur ebena surfaco: reliefo de regiono reliefo de medalo
2 BELA elstara cizelaĵo aŭ skulptaĵo sur glata fono: la reliefo de la kapo de Jesuo estas frapanta
3 (figurasence) distingeco naskita de kontraŭmeto, opono k.s.: aŭda reliefo donita de la samtempa impreso de la du oreloj tiuj koloroj donas al si reciproke reliefon doni reliefon al sia stilo
reliefa
1 klare superstaranta la fonon: la bela Sara alportis la grandan arĝentan lavopelvon, riĉe ornamitan per reliefaj oraj figuroj Z plado reliefe skulptita reliefa mapo proksimume montranta la reliefon de iu regiono
2 prezentanta, danke al la uzo de kontrastoj, koloroj ktp, klare distingiĝantajn trajtojn: reliefa pentraĵo reliefa priskribo
(figurasence) kiel oni povas plej reliefe prezenti du procesantojn FK la lastaj balotoj elmontris tute reliefe la malseriozecon de la opozicio
➞ plastika.
reliefigi
1 cizeli aŭ skulpti ion reliefa: pokaloj, kiuj havis sur si kiel ornamon nur sanktajn historiojn reliefigitajn Z
2 (figurasence) elstarigi: vi ne bezonas tiel reliefigi la rimojn reliefigi la rolon de la laborista klaso en la ekonomia historio
alta reliefo reliefo 2, ĉe kiu la figuroj elstaras je pli ol la duono de sia proporcia dikeco.
malalta reliefo reliefo 2, ĉe kiu la figuroj elstaras je malpli ol la duono de sia proporcia dikeco.
plena reliefo reliefo 2 kun naturaj proporcioj.
senreliefa
1 plata aŭ ebena.
2 (figurasence) tia, ke en ĝi nenio akre distingiĝas: senreliefa rakonto senreliefa stilo ➞ banala, proza, pala, senpoezia.