PIV · 14262
sinistr/o
sinistr/o ⚖ Okazaĵo (incendio, inundo, ŝippereo ks), kaŭzinta perdojn, pri kiuj ekzistas rajto je kompenso laŭ asekura kontrakto.
sinistra
1 Rilata al sinistro.
2 (f) Malbonaŭgura, malbonsigna.
sinistrozo ⚕ Psika sindromo, observebla ĉe viktimoj de sinistroj, precipe de laborakcidentoj: la individuo, sen lezo korpa aŭ nerva, persvadas sin mem, ke li/ŝi estas malsana, nekapabla paroli aŭ normale vivi ktp.