← Reen al A

PIV · 941

antropomorf/a

antropomorf/a. Homaspekta.
antropomorfo Π Paleolitika homfiguro.
antropomorfismo
Φ Atribuo al Dio aŭ al dioj de la formo, sentoj aŭ pasioj de homoj (ekz. «Dio la Eternulo, kiu marŝis en la ĝardeno dum la malvarmeto de la tago X»).
Atribuo al animaloj aŭ vegetaĵoj de karakteroj aŭ sentoj homaj.