PIV 2026 · Artikolo 6932
joto
joto
1 la naŭa litero de la greka alfabeto, responda al la latina litero i. Ι, ι nek unu joto nek unu streketo forpasos de la leĝo, ĝis ĉio plenumiĝos NT
2 (figurasence) tre malgranda kvanto: la frenezaĵoj de la mastro valorus eĉ ne unu joton sen la stulto de la servisto FDi ni estas homoj kiuj scias kvereli, kiuj cedas eĉ ne unu colon, unu joton HTo
jotismo LING en la greka lingvo evoluo de iuj vokaloj kaj diftongoj al i.