PIV 2020 · 14180
★silab/o
★silab/o
1 Λ Sonanto, apartigita de la aliaj sonantoj per perceptebla malgrandiĝo de la sonoreco, kiun kaŭzas jen la plimalfortiĝo de la spirblovo, jen la intermeto de unu aŭ pluraj kontoidoj.
2 👥 Sono aŭ songrupo, prononcata en unu voĉellaso. ➞ silabolimo.
silaba
1 Prezentanta silabon (plejofte kun numeralo: unusilaba, dusilaba, plursilaba ktp).
2 Prezentanta nur la silabojn: silaba skribo; la kojnoformaj signoj estas precipe silabaj.
★silabi (tr) Montri per la prononco la silabojn de vorto, intermetante paŭzeton inter ĉiu el ili (ekz.: kar di na lo). ☞ literumi.
silabaro. Tabelo de la silaboj, uzataj en difinita lingvo, k servanta, ĉe kelkaj lingvoj aŭ en kelkaj legmetodoj, kiel alfabeto.
silabiga. Povanta per si sola formi silabon.