PIV 2026 · Artikolo 18809
abugido
abugido LING skribsistemo, kies signoj reprezentas regulan kombinon de konsonanto kaj integra vokalo modifata per vokalaj kromsignoj, kiuj indikas aliajn kombinojn: multaj skribsistemoj en Suda Azio estas abugidoj, interalie la t.n. bramanaj skriboj ➞ nagario, devanagario; abĝado, alfabeto, silabaro.