PIV 2026 · Artikolo 9899

manuskripto

Litero M

manuskripto
1 manskribita dokumento aŭ libro: antikva manuskripto de la Biblio Sin. manskribaĵo 2. ➞ papiruso, skribrulaĵo.
2 manskribita aŭ tajpita ekzemplero de verko, kiun oni celas iam publikigi: ĉe mi troviĝas kelkaj manuskriptoj, kiujn estus tre utile eldoni prese Zla reputacio de Monato devigas pli bone legi ricevitajn manuskriptojn KEc
manuskripte sub formo de manuskripto: la dua volumo kuŝas manuskripte ĉe la eldonisto