PIV 2026 · Artikolo 10629

1mormono

Litero M

1 mormono KRIS (familiare) ano de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, fondita en 1830 de Jozefo Smith en Usono, predikanta pri Jesuo, sed bazita sur nova revelacio. ➞ Libro de Mormono.
1 La eklezio mem malrekomendas la uzadon de mormono en tiu ĉi signifo (➞ Mormono 2) kaj de la vorto mormonismo. La formala nomo de la mormonoj estas sanktuloj de la lastaj tagoj aŭ lastatagaj sanktuloj.
mormonismo KRIS religio de la mormonoj.