PIV 2026 · Artikolo 6018
himno
himno BELE poemo kantota honore al Dio, diaĵo, heroo, idealo ktp: la himnoj de la anglikana eklezio nacia himno regna himno«La Espero» estas la esperantista himno la homeraj himnoj (figurasence) lia poezio estas nur himno al la vivo
himna rilata al himno(j).
himni ntr kanti himno(j)n: Paŭlo kaj Silas preĝis kaj himnis al Dio NT mil samtempaj orkestroj, kiuj tondris, psalmis, himnis plej laŭde CPi
himnaro libro, en kiu estas kolektitaj himnoj.
prihimni tr kanti himno(j)n por honori iun aŭ ion: (figurasence) prihimni la novan patrujon LMa