PIV 2026 · Artikolo 9067

lamao

Litero L

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. lamaej/o
  2. lamaism/o
  3. ĉeflamao
  4. Dalai-Lamao
lamao BUDH altranga religia instruisto en tibeta budhismo.
lamaejo monaĥejo de lamaoj. ➞ pagodo.
lamaismo esotera skolo de budhismo.
ĉeflamao plej altranga lamao. ➞ bikŝuo, bonzo, ŝramano.
Dalai-Lamao titolo de la ĉeflamao de la plej granda skolo de tibeta budhismo.
1 La nomelemento Dalai estas origine mongola vorto, kiu signifas «oceano», sed kiu povas ĉi tie esti komprenata kiel «universala».