PIV · 14339
skan⁹i
skan9i (tr)
1 Ⓣ Sisteme k tute ekzameni: skani per elektrona radiofasko (en televida kamerao); skani la ĉirkaŭaĵon per radaro, per eĥosondilo; skani pacienton per skanografo; skani foton, tekston (por enkomputiligi ilin); skani radiofrekvencojn, spektron. ☞ rastrumi. ➞ skanmikroskopo.
2 ☇ (pp radioricevilo) Ŝanĝi aŭtomate k rapide la ricevatan frekvencon, tiel aŭskultante tutan bendon, ĝis aperas atendata elsendo.
skanografo. Aparato, ofte uzata medicine, kiu kreas bildon de la interno de io per komputila traktado de la informoj ricevitaj, skanante ĝin per rentgenradioj, ultrasono ks. ➞ radiografi.
skanografio. La tekniko, per kiu funkcias skanografo.
skanil9o
1 Aparato por skani.
2 💻 Bildbitigilo.
scintiloskanilo Vd scintili.