PIV · 13374
replik/o
replik/o
1 Respondo al tio, kion alia asertis aŭ postulis en diskutado: ŝi havas ĉiam pretan replikon; senreplika argumento.
2 🎭 Lastaj vortoj de la rolpeco de aktoro, servantaj kiel signalo al alia aktoro, ke tiu ensceniĝu aŭ ekparolu: doni, maltrafi la replikon.
3 ☆ Duplikato, kiun artisto mem faras pri unu sia verko.
replikado ⚥ Memkopiado de nuklea acido: DNA-replikado estas duon-konserva, ĉar en la du finaj fadenparoj estas unu fadeno nova kaj unu fadeno malnova. ☞ transskribado.