PIV · 13123
★rafin/i
★rafin/i (tr)
2 (f) Elegantigi, delikatigi (pp gustoj, manieroj ks): rafini sian stilon, la lingvon; rafinita gusto, lukso. ☞ poluri, klerigi.
3 (f) Uzi subtilaĵojn en la penso aŭ parolo: li rafinas super la distingo inter tiuj du sinonimoj; tro rafinita rezono. ☞ precioza.
4 (f) Lertigi je ruzado: ho, rafinita peco! Z (lerta ŝajniganto); tre rafinitaj iroj sur la ŝaka tabulo Z; plej energiaj teoriaj predikantoj k plej rafinitaj agitadoj Z.
rafinado. Ago de tiu, kiu rafinas: la rafinado de sukero, petrolo; ekstrema rafinado de la pensoj.
rafinaĵo. Io rafinita: tia movo estas rafinaĵo super liaj kapabloj.
rafinejo. Fabriko, kie oni rafinas, precipe pp sukero k petrolo.
rafinozo Ⓚ Trisakarido, C18H32O16, troviĝanta kun sakarozo en la suko de multaj plantoj, i.a. de sukerbeto; kromprodukto de la rafinado de betsukero.